Amo estas

Сергей Батраков
Ho amo kiel bela estas,
Ankaux tolera kaj modesta,
Kiom eksplica, tiom implika,
Kiel geparda, tiel helika,

Kripta skribajxo en cxia koro,
Suna auxroro kaj angoro,
Radioj el angxela nimbo,
Gxuste beleco el animo,

Juste justeco de justecoj,
Proksime forto kaj kareso,
Por cxia ago jen justico,
Vortico de bona delico,

Sed pli facila ol cilio,
Kvieta tre en harmonio,
Tamen alie kiel fajro,
Kruda motivo, kanto fajna,

Gxesto kun unu bela besto,
Kiu komrenis duongeste,
Granda sciajxo kaj arkano,
Kasxi giganton post ecx kano,

Unu momento por eterno,
Iam netusxebla interno,
Por puraj sentoj la rifugx',
Multe da ioj kaj pli kaj plu..,

Tio kion volas gxoji Dio.
Oni por am' establis cxion.
Ni sercxas nin en cxi reflekto
Kun universo por efekto.

Sed vera am' postulas penon,
Ie fervoron, ie cxagrenon.
Edzeco estu tre refleksa,
Nur mi esperas, ne samseksa!

Ne amo se estas perversa -
La kracx' ne skributa per verso.
Ofendas tio la establadon.
Oferoj restas ade, rade.

Ni oft' cindrigas diamanton,
Transformas amon je malamo.
Ni lernus estimi la gemon,
Beligi koron per la emo.

Malamo falu de belajxo!
Fiero falu antaux amo!
Kredinde amo gardas nin,
Vere ke Dio amas gxin!