Malvarma tago estas tie,
Kovrita cxio per negxo.
Estrino de administrejo
Sidadas sur la segxo.
Sxi devas solvi ja problemon
Kune kun sia regxo.
Kio tauxgas por nur kapti tauxron.
Sxi tauxzas la baregxon.
Sub melodio de la harpo
Kun ludo de arpegxo
Antaux la granda ronda tablo
Kun vafloj el Liegxo
Post ekzercado de vokaloj
Per uzo de solfegxo
Por kanti bone en la templo
Dum la vespera pregxo.
Gxi fugxis for el toreado,
Eskapis el manegxo.
Ne stopis gxin la gardantaro,
Nek sxtormo, nek ecx hegxo.
Decidis kune ili mem
Do devas esti legxo:
La tauxro devas iri mem
Al la rivera egxo
Por kapitulaci al ili
Sub fago en siegxo,
Kaj iri plu do laux nur rekto
Eviti ia kuspegxo!