Ho, kato, ci ne tusxu birdon

Сергей Батраков
Ho, kato, ci ne tusxu birdon.
Ci ja observas por momento.
Gxi flirtas kiel fluga virto.
Gxi helpas sxin tre revi sente.

Cia mastrino cxe fenestro,
Cxe cia varm-lanuga dorso
Spektas al flanko de la nesto,
Kiu situas sur la korso.

Tie kun vant' movigxas plumoj.
La birdo portis jen panerojn
Al siaj idoj, kiel lumon
De Laktovojo sendas steloj.

Kaj sxiaj revoj estas foraj,
Sed restas tiaj varm-lanugaj.
Ili sin tiel bele formas
Ke igxas distraj, ne enuaj.

Cia mastrino donos lakton
Ci leku likon tiom ricxan.
Ci donu vivi al cxi takto
Ke faras sxin tiel felicxa.