Afganistan pardonu Rusj

Сергей Батраков
Nia militistar' sendia
Al vi veninta per razio
Detruis vian rajtan bazon
Al vi konstrui mem oazon.

Per morte frapa armil' feticxa
Perforte fari vin felicxaj
Ni faris nur al vi militon.
Sendependec' ne estas pita.

Pardonu nin pro niaj fatoj,
Ni tutegale estu fratoj!
Ne juste prenis ni fusilan fust'.
Afganistan pardonu Rusj!

Kiam verdikis ni ne jure,
Pri pravec' ni komencis jxuri.
Pli grave helpis nin provoko,
Ne ekis helpi via voko.

Turninte forton ni idole
Do falis sub regad' de dolo.
Super ni Korfavora Dio!
Allahu Akbar! Pardonas cxiam!

Satigxis kune ni per perdigxoj,
Ni tial ecx trans temp' pacigxu.
Ne dauxrus plu fiec' el busx'.
Afganistan pardonu Rusj!

Ho, vendis nin auxtoritatoj,
Vin ankaux laux prioritato.
Mensogo naskos plu mensogon -
Esperu ni pri pli apoga.

Spite al cxio cxi niaj etnoj
Revas pri paco cxiutempe
Ni malgraux cxio ja ekzemple
Konkordon d' estontec' elektu.

Grandanimec' akusxas sxaton,
Ni tiu kauxze estu fratoj!
En koroj plu ekludu blus'
Afganistan pardonu Rusj!

* * *

La himno de Afganistano

L' tero de Afganistano -
Gxin fieras cxiu afgano.
Paca tero, ter' de glavo -
Gxiaj filoj estas bravaj

Tiu land' de cxiu gento:
De belucxoj, de uzbekoj,
De pusxtunoj kaj hazaroj,
De turkmenoj, gugxaratoj,

Kun ili araboj, tagxikoj,
Nuristananoj, pamiroj,
Kaj brahuoj, kizilbasxoj,
Pasxaioj kaj aimakoj...

Kiel suno en alt' blua,
Cxiam kor' de l' tero lumu
Ja en brusto de Azio -
Sekvu post Integra Dio!

Do ni diru, ni aklamu:
“Eterne Dio Granda!”
“Eterne Dio Granda!”
“Eterne Dio Granda!”

https://youtu.be/5buREKpW46k