Tio okazis antaй multaj jaroj. Tiam ne estis posxtelefonoj, nek dominterfonoj.
Mia filineto lernas en la dua klaso kaj postlecione sxi restas en lernejo gxis vespero sub prizorgo de edukistino. Tiaj estis ciuj tagoj de malpli agxaj gelernantoj.
Kutime, ni revenadas hejmen preskaй samtempe, mi- post mia laboro, sxi- post la lernejo.
Iutage mi venas post la laboro iomete malfrue. Cxe la ferma pordo de la logxejo mi vidas stari la librotekon de la filino. Sur gxia tenilo sur sxnuro pendas la sxlosilo de nia logxejo.
Mi malsxlosas la logxejon, metas en la koridoron sxian tekon,frapfermas la pordon kaj tuj iras en korton sercxi filinon.
- Filinjo kara, kial vi foriris promeni, sed la sxlosilon de la logxejo vi restis cxe la pordo?
-Sed Cxu mi ne rajtis tion?
- Certe, ne! Iu fremdulo povas eniri la logxejon, uzante la sxlosilon!
- Bone, panjo mi ne plu faros tion!
Sekvan tagon mi venas vespere post la laboro. La pordo de la logxejo estas largxe malfermita. Sur la sojlo senorde kusxas la teko de la filino. Mi metas la tekon en la koridoron, brufermas la pordon kaj iras en la korton sercxi filineton.
Filinjo, kial vi lasis la pordon malfermita? Iu fremdulo povas eniri la logxejon!
- Surprezita vizagxo.
-Sed Kial li povas eniri? La sxlosilo ja estas cxe mi!
Kaj montras al mi sxian braketon.Cxirkaй manradiko estas survolvita la sxnuro kaj sur gxi pendas la sxlosilo de la logxejo.
PS. Это перевод с моей миниатюры, расположенной среди произведений под тем же названием. На моей клавиатуре нет букв со шляпкой, соответствующим ч, ш, ж,и др. Поэтому вместо "ч", например, рядом с "с" ставится "х", и т.п. Поэтому трудно читать. Благодарна тем, кто выдержал!
P.S.2. Благодарю Владимира Васильевича Оплетаева (Сургутский Эсперанто клуб), который отредактировал мой перевод.