Vato, vato

Сергей Батраков
En nia cxambro ni parolas pri arangxo,
Pridiskutante temojn de la rond'.
Ja en la mond' cxeestas ete sagxo -
Ni devas pensi en l' freneza dom'.

Kaj unu de ni diris: “Estas grave
Kompreni tie cxi, cxiu estas gast'.
Kaj super cxiu kap' damokla glavo,
Atendas sxancon piki gxin sen hast'.

Hardika fortikeco tenas vivon
Ajne de hom', ajne de animal',
Eskapi de mortfin' ne eblas cxiam,
Sed konduktata ni laux viv' kun animad'.”

Jes, mi kompenas lin cxar estas vato,
                vato.
Utila gardi nin en placxa varm'
Moleco de gxi ankaux tre mi sxatas
Bruo ne tedas kiam ne alarm'.

Beleco de l' agrabla blanka vato,
                vato.
Por niaj okuloj esprimas hele negx',
Ili montras ambaux per sia stato:
Kiam fresxec' kaj kiam mucidec'.

La dua de l' komunumo dure dubas:
“Ke scias ni ecx ion pri valor'.
Kaj cxiu sen l' alia estas dupo.
Por cxia umo estas sia kolor'.

Kaj ni elektas laux nia mezuro.
Cxiu povas ja laux si direkti sin.
Oni permesas por ni diversan abundon
Esplori kaj inventi harmonion.

Ni kompletigas ankaux niajn malbonpunktojn,
Se garnas najbarojn per nia avantagx'.
Felicxa homo cxe felicxa apudulo.
Ni reciproku nin do kun kuragx'.”

Sendube scias mi ke sukervato,
                vato
Ornamas per dolcxeco feston tuj,
Plezura, ankaux milda por palato.
Per gxi ne dezertigxas paperuj'.

Min povas helpi pri felicxo sukervato
                vato.
Se mi regalas per gxi por modera gxu',
Profunde respektante mi gefratojn,
Eble timide iun dum rendevu'.
               
Permesis sin balbuti iu el tri:
“Io estas pli horora ol ecx fajr'
Unu mallernis je l' alia kredi,
Kaj sercxi verajn vortojn de iu ajn.

Ni lancxas en aeron nun flugdrakojn,
Sed iufoje probable satanojn,
Klinas la nukojn antaux nur nutrrako.
Kiamaniere estas plu samideanoj?

Kondamnoj kaj riprocxoj okul-trancxas.
Brancx' de fremdul', brancxego cxu ne mia?
Cxu estus pli dangxera mia histerio de diablo
Ol pro pravec'-ruzec' forkasxi pri tio scion?...”

Protekt' de konstruajxo sxtona vato
                vato
Dum incendio gardas gxian ost',
Fiksita cxirkaux dom' ecx nur per lato
Gxi sxparas varmon plu dum norda frost'.

Kaj mi permesas por sinteza vato
                vato.
En mia vesto bari de pernio
Kun sxtala vat' en sap' per lava grato
Vazaron mi purigas sen hxemio.

“He ho! Vi cxiuj estas psikopatoj.”
Subite kriis hom' el enircxambr'.
“Nur acxa atmosfer' pro babilado
De via putra kaj fetora ambr'.

Vi havas kian rezonon? Ankoraux ne sezono!
Vi ne impliku klikojn ja putaj veroj simplaj!
Nun venas tempo vidi songxon.
Kaj morgaux dum mateno mangxu sorgon.

Vakanta via kap'. Sxtop! cin putina tramp'!
Kiu kontraux marsx! al kamp' – tie eblas cxiel ramp'.
La tutan mondon nun jam kovras ombro -
Deziras mi al vi plezurajn dormojn.

Vi memorfiksu: ke por vi mi generalo.
Kaj lum'n ekonomiigi necesas.
Mi ne forgesos se la celo gxenerala.
Por kilovathor' ni pagas monon sed ne plum'!”

Ho-o-o, jes, mil vatoj estas kilovato
                vato.
Jes, jes, nen, jes elekt' laux via cxes'.
Elektre l' tuta mondo lumigata
Kaj sen minac' promeni dum nokt' tre.

Amper' kun volt' ni multiplikas ja por vato -
Devas labori ja potencial',
Nun cxia sxtato kaj nun cxia strato,
Speciala sociala material'.

En mia adres' cxeestas sep sep sep.
En lokon kvar nul kvar mi multe iras,
Timetas supersticxan ses ses ses,
Kaj bedauxrinde tial tiel ete diras.

Mi sxatas ankaux VATOn -
Kia blanka kiel negx',
Rezista ecx al NATO,
Pikanta per sia egx'.

Defend' de sortobat',
Mildigo de batad',
Cxirkauxu nian ter'
Ver', Am', Toler', Ord',
                Kred'
                Esper'.