Nia mondo cxu nur iluzio?

Сергей Батраков
Nia mondo cxu nur iluzio
Por eluzi estas sen racio?
Cxu gxi ies? Cxu ne estas nia?

Cxia rondo – cxiu cxi socio
Havas econ graviti d'alio
Kaj unio gravas, ravas cxiam.

Cxar espero estas paca ero
Da konsento inter niaj sentoj,
Ni konsciu gxin per nia ento!

Cxu erodos ni gxardenon nian?
Belas floroj – rozoj kaj dalioj,
Cxarmas erodioj per korolfolioj.

Agu gajo — suna kiel julio
Tra vanteco, tra melankolio,
Nin amuzas natureco plie.

Do ni kresku kiel en dormo preskaux,
Do renkontu nin por tondra fonto
Da kompreno de nia problemo.

Kial ofte faras ni tiel fie?
Ial semas ni al ni lolion?
Falcxos falson kiu?

Cxian  mondon kreis esti nia,
Se amikec' provas povon sian,
Se profiton pie sercxas ni cxe Dio.