Mi sxatas aeron, puran aeron en bela vilagxo

Сергей Батраков
Mi sxatas aeron, puran aeron en bela vilagxo silenta.
Ho, kiel malpeze kaj gxuste sinsere mi skribus versajxojn en lento.
Cxu povus pli pace ol tie sonori kaj flugi birdete cxia vorto.
Vi faru per mano laboron por vivo donante nutradon al porko.

Ho, kiam pli feste tra kampo de frago ideoj kaj sentoj sin versxus.
Sen ia zorgado, sen ia strecxado vi povus labori kaj versi.
Jam tiel tre loge proponis kreadi al mi tie plu ajxojn oni.
Ahx, cxu ne parenca al mi Ukrainjo, ci estas tre bela, ho onjo!

Nur de kamputilo de laborejo al kamputilo de hejmo
Mi vivas, mi faras, malgrande ecx kreas en tia kruela ludejo.
Nu kial naskigxi poemoj necesas nur kun kapdoloro, nur kun kapdoloro?
Nu kial kiel teda, enua horlogxo nur devas batadi la koro?

Mi volus imagi movadojn de birdoj kun man-labora utilo.
Ke iri tra tempo nur gaje, nur gxoje kun agrikulturaj iloj.
Mi ecx en Siberion laux panjo Rusio venturus por ardo almenaux.
Ne vivus sen dormo, sen ia nokt-dormo, ne estus maldormo anstataux.

Nu kial, nu kial por anim-angoro mi vivas kun batanta koro.
Ahx, pacxjo, ahx panjo el bela vilagxo en betonan urbon vi lasis cxion por nur komforto.
Sed cxu mi por fortoj de kapo, de manoj forlasus la vanteman urbon?
Ecx por kontemplado d'selenta naturo plezurante pasantajn nubojn.

Mi iom ne fidas ke versaj ideoj naskigxas sen kapdoloro, sen kapdoloro.
Laboru vi per kamputilo por labor-utilo, vespere laboru denove.
Vi trovanta pacon kun anim-angoro havas tremantan koron.
Vi trovis ideon de paca vilagxo kaj urboj militas sencxangxe.