Saluton, mia amatino. perevod zdravstvuj lubimaja na Esperanto

Игорь Маленький
Igor Eta
                Saluton, mia amatino!
Do jen, mia kara Svetlana. Hodiaux mi ricevis pension. Kiel vi scias, gxi
estas negranda, sed cxu multon mi bezonas? Nun mi povos redoni al Raisa
Ivanovna la monon, kiun mi prunteprenis de sxi pasintmonate, post kiam iuj
senhejmuloj forkaptis mian pension. Vi scias, kiel mi malsxatas
pruntepreni, sed mi ne havis alian solvon. Ja vivi necesas. Cetere, cxu vi imagas, ke tapetoj, kiujn vi kaj mi kune surgluis antaux nia ora edzigxfesto,
komencis defali, sed mankas al mi fortoj por subglui ilin. Mi tute maljunigxis.
Morgaux mi iros al Slavcxjo en la tombejon. Antaux nelonge mi rigardadis
liajn infanajn fotojn: kia mirinda knabo li estis! Cxu vi memoras, li
cxiam
diris:
"Mi farigxos la plej ricxa en la mondo kaj vi estos la plej felicxaj."

Kiel domagxe estas, ke li pereis en la milito! Por ni tio estis fortega
sxoko. Mi memoras, ke vi devis ecx voki ambulancon, cxar mi eksentis min
malbone. Antaux nelonge min vizitis Dimcxjo, lia kamarado; ili kune
batalis, vi ja memoras. Li estas tre bona knabo, iel simila al nia filo. Li diris,
ke li venos kun mi en la tombejon kaj helpos ripari la monumenton. Li
promesis prizorgi la tombon de Slavcxjo post mia morto. Ho, al nia amata
arbarkampeto mi ne plu iras post via morto: la kruroj malfortas, kaj rememoroj ne lasas min trankvila.

Lunjon, nian samklasaninon, antaux nelonge prisxtelis ciganoj. Ili frapis
sxian dompordon, petis trinki; sed ja sxi nenion vidas, enlasis ilin, kaj
ili elportis cxion eblan. Lunjo estis tre cxagrenita, malgxoja, gxis la
infanoj logxigis sxin cxe si. Do nun en nia domo mi restis sola.
La horlogxo, kiun vi donacis al mi okaze de la tridekjarigxo, difektigxis.
Mi portis gxin al riparisto, kaj li diris, ke gxi estas tre malnova; nun
oni ne produktas tiajn, sed kontraux 300 rubloj li riparus gxin. Mi konsentis:
ja tiu horlogxo kaj kelkaj aliaj ajxoj estas cxio, kio restis cxe mi el la
pasinta vivo.

La florojn mi prizorgas tiel, kiel vi instruis min. Iufoje mi eliras sur
la balkonon, eksidas; cxirkauxe estas floroj. Kaj sxajanas al mi, ke cxio
estas same kiel antauxe. Tuj vi venos post la laboro. Kaj demandos, kiel mi
fartas. Kaj cxio ripetigxos.

Ne, mi ne ploras, tio estas pro gxojo. Kaj jen estas la benketo, sur kiu
mi kun vi sidis, apud la domo. Ial hodiaux estas tre varme. Prefere mi
sidigxu kaj sidu iomete.

-Svetlana, cxu vi?
-Jes, ni delonge vin atendas.

La alvenintaj kuracistoj konstatis, ke Bazilo Petrovicx mortis pro
koratako.

Kaj flegistino rimarkigis:
- rigardu, kiel felicxan vizagxon li havas; mi neniam vidis mortintojn
tiel felicxaj.

 "Iufoje la homo bezonas nemulton por esti felicxa.
 Sed ni mem estas baro por tio."
 
                La Esperantan version redaktis Boris Kolker.